Efesini 5:6-14
6Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.f
7Ne estu do partoprenantoj kun ili;g
8ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumoh
9(ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero),i
10provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro;j
11kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;k
12ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete.l
13Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo.m
14Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.n