Ebrei 9:15-20
15Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo.e
16Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.
17Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.
18Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis.
19Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,
20dirante: Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.f