Midvash

Ebrei 2:11-17

11Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj,j

12dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.k

13Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.l

14Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,m

15kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.n

16Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas.

17Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.o

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode