Midvash

Ebrei 10:1-10

1Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.

2Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.a

3Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj.

4Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.b

5Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;c

6Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis.

7Tiam mi diris: Jen mi venis (En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!d

8Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo),

9tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.

10Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam.e

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode