Midvash

Deuteronomio 21:1-9

1Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:

2tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de la mortigito.

3Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;

4kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;

5kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto);

6kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,

7kaj ili sciigu kaj diru: Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;

8pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.

9Kaj vi elviŝu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon antaŭ la Eternulo.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode