Atti 4:24-30
24Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili,g
25kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?h
26Leviĝis la reĝoj de la tero, Kaj la regantoj kolektiĝis kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;i
27ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
28por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis.
29Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo,j
30dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.