1 Samuele 22:7-11
7Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li: Aŭskultu, idoj de Benjamen: ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros milestroj kaj centestroj?
8ĉar vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jiŝaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraŭ mi, por fari insidon, kiel nun.
9Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris: Mi vidis, ke la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub.
10Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al li.
11Tiam la reĝo sendis voki la pastron Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili ĉiuj venis al la reĝo.