Salmos 70
Apresúrate, oh Dios, a librarme
Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. 2Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 3Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha!
4Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio. 5Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.
¡Copiado!
Aa