Salmos 127
Si el Señor no edificare la casa
Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto. 2Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo. 3Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
4Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. 5Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.
¡Copiado!
Aa