Revelation 13:3-8
3Kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis; kaj la tuta tero miris post la besto;
4kaj ili adorkliniĝis al la drako, ĉar ĝi donis sian aŭtoritaton al la besto; kaj ili adorkliniĝis al la besto, dirante: Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraŭ ĝi?
5kaj estis donita al ĝi buŝo, parolanta grandaĵojn kaj blasfemaĵojn; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato agadi dum kvardek du monatoj.b
6Kaj ĝi malfermis la buŝon por blasfemoj kontraŭ Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la loĝantojn de la ĉielo.
7Kaj estis donite al ĝi fari militon kontraŭ la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato sur ĉiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.c
8Kaj adorkliniĝos al ĝi ĉiuj loĝantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo.d