Proverbs 4:1-13
1Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;a
2Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.b
3Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.c
5Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.d
6Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.e
7La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.f
8Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
9Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.g
12Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.h
13Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.i