Midvash

Mark 14:12-16

12Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni buĉis la Paskon, liaj disĉiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi manĝu la Paskon?

13Kaj li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo;

14lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?

15Kaj li mem montros al vi grandan supran ĉambron, prete aranĝitan; kaj tie vi pretigu por ni.

16Kaj foriris la disĉiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode