Luke 3:10-14
10Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?
11Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.f
12Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru?
13Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.
14Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.g
Copiado para área de transferência
Text Size
Aa