Midvash

Luke 10:38-42

38Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.s

39Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon.t

40Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu.u

41Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;v

42sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.w

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode