Midvash

Judges 2:6-14

6Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.

7Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

8Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la aĝo de cent dek jaroj.

9Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ.

10Kaj ankaŭ tiu tuta generacio alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.b

11Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.

12Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.

13Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar.

14Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj ĉirkaŭe; kaj ili ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode