Midvash

Job 39:19-25

19Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?

20Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado.

21Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton;

22Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo.

23Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.

24Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto.

25Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode