Midvash

Isaiah 41:10-16

10ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.e

11Jen hontiĝos kaj malhonoriĝos ĉiuj, kiuj koleras kontraŭ vi; viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos.f

12Vi serĉos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo.g

13Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos.h

14Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

15Jen Mi faros vin draŝilo akra, nova, dentohava; vi draŝos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumaĵo.i

16Vi disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode