Midvash

Isaiah 14:24-27

24Ĵuris la Eternulo Cebaot, dirante: Kiel Mi intencis, tiel fariĝos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos;d

25frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke foriĝu de ili lia jugo kaj lia ŝarĝo estu deprenita de sur iliaj ŝultroj.

26Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.

27Ĉar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do ĝin returnos?e

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode