Hebrews 11:24-34
24Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,q
25plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko,r
26taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.
27Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.s
28Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin.
29Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
30Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn.
31Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco.t
32Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
33kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj,
34estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.