Genesis 32:7-12
7Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktiĝis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du taĉmentojn;
8kaj li diris: Se Esav venos al unu taĉmento kaj venkobatos ĝin, tiam la restinta taĉmento sin savos.
9Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskiĝlokon, kaj Mi faros al vi bonon;
10mi estas tro malgranda por ĉiuj favorkoraĵoj kaj por la tuta bonaĵo, kiun Vi faris al Via sklavo; ĉar kun mia bastono mi transiris ĉi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du taĉmentojn.
11Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; ĉar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos ĉe mi patrinon kun la infanoj.
12Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.