Midvash

Genesis 32:24-30

24Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li ĝis la apero de la matenruĝo.a

25Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu.

26Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos.b

27Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.

28Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.c

29Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.

30Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode