Daniel 5:18-23
18Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
19Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
20Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro;
21kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
22Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion;
23sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.