Midvash

Acts 7:9-15

9Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,a

10kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.b

11Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon.

12Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.

13Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.

14Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.

15Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode