Midvash

2 Samuel 21:15-22

15Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis.

16Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.

17Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.

18Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.

19Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.

20Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.

21Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.

22Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode