Midvash

2 Chronicles 6:28-30

28Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;

29ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:

30aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de la homidoj);

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode